4March2012
Posted by Leandro under: Ĝenerala.
Junaj esperantistoj kaj interaktanoj ĵus fondis junularan Esperantan organizon en Varna, nomata VEJO (Varna Esperantista Junulara Organizo). Ĝi nun estas la nura junulara funkcianta Esperanta asocio en Bulgario. Ĝi havas precipe du celojn – instrui Esperanton al volontuloj senpage kaj disvastigi informojn pri Esperanto en Varna, en Bulgario kaj tra la mondo.
Intereso pri Esperanto komenciĝis en Varna kiam anoj de la loka Interakta klubo ekkomprenis la gravecon de la lingva problemo kaj ĝia ebla solvo per la lingvo internacia. Ili faris prezentadon en lernejoj, kaj komencis organizi senpagajn lecionojn por ĉiuj lernemaj.
Nun la lernantoj estas ĉirkaŭ 30 kaj la nombro plu kreskas. Ĉar la Interakta klubo okupiĝas ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri aliaj sociemaj aferoj, ekaperis bezono por aparta organizo, kiu prilaboras nur pri Esperanto. Kaj per la subteno de BEA (Bulgara Esperanta Asocio) VEJO ekestis.
Malgraŭ la malgrandeco de la organizo, la estraro havas grandajn esperojn kaj dezirojn. Ĉiuj VEJO-anoj faros ĉion laŭ sia potenco por helpi la movadon – daŭrigi la lecionojn kaj edukon, informi la socion senĉese, kaj postuli la atenton de la komunumo pro la graveco de la lingva problemo.
Fotoj oni povas trovi ĉi tie:
http://interact-varna.org/lang.php?l=eo&p=esperanto.php#foto
Kristian Ŝtarkov
Prezidanto de VEJO
2December2011
Posted by Leandro under: Ĝenerala.
Oni kutime diras al la junularo, ke ĝi estas la estonteco de la mondo, ke la povo estas en ĝiaj manoj, kaj ke ĝi povas realigi ĉion, kion ĝi volas. Brave!!! Oni pravas. Sed “junularo” estas tre multnombra grupo, kaj tre disa en la mondo, ke ni kelkfoje ne pensas pri la malfacilecoj kunigi ĝin. La gejunuloj vere volas interŝanĝi spertojn kaj paroli unu la alian, tamen restas la lingva problemo, malgraŭ la ekzisto de la interreto, kiu solvis nur la distancajn problemojn. Vi vidos sekve ekzemplojn pri sukcesa interparolado inter gejunuloj de Rotario pere de esperanto, kaj vi povos kunsenti la esperon, kiun nutras ili kontribui por la plibonigo de la demokratia internacia komunikado ene de la rotaria familio.
Anna Mikitin, Rotarakta Klubo “Jalto”, Ukrainio, Distrikto 2230
“Iam mi parolis kun mia rotarakta kunklubano kaj li diris, ke li ne ĉiam povas viziti la klubkunsidojn pro kurso de esperanto, kiu okazas en la universitato, kie fakte, mi studas (kaj mi ne sciis pri tio, interese!). Pri esperanto mi nur aŭdis, ke ĝi estas lingvo. Mi ege interesiĝis kaj decidis ĉeesti dum la sekva leciono. Estis jam la tria leciono, kaj la instruisto ne ŝatis, ke mi ĉeestu, ĉar, laŭ li, mi povus kompreni nenion ĉiukaze. Tamen mi insistis kaj restis. Post iom da tempo aŭskul

tante, kiel respondas aliaj gelernantoj, ŝajnis al mi, ke ial, mi scias kelkajn vortojn aŭ almenaŭ radikojn kaj sufiĉe facile povas kompreni la lingvon, kaj mi provis kaj ŝajne sukcesis respondi kelkajn facilajn demandojn en tiu strangeta lingvo. Finfine, la instruisto konsentis ke mi sekvu lian kurson.
Poste mi partoprenis kelkajn esperantajn junularajn renkontiĝojn – JES en Burgo, Germanio, “Humurino” en Odeso, Ukrainio, kandidatiĝis kaj estis elektita por volontuli ĉe Esperanto Kultur-Centro en Tuluzo, Francio, kaj tiam mi komprenis, ke esperanto ne estas nur lingvo, sed estas granda medio de interesegaj homoj, junuloj, kaj kio estas la plej grava: homoj, kulturoj de ĉiuj partoj de la mondo povas interŝanĝi sian sperton, vivmanieron, ideojn, kaj ĉiuj povas kompreni unu la alian. Nur ili bezonas eklerni la plej simplan kaj logikan lingvon – esperanton.
Per esperanto mi gajnis multege da amikoj en la tuta mondo, kun kiuj mi renkontiĝis en reala vivo kaj interskribas rete. Per esperanto mi trovis mian amon. Per esperanto mi ŝanĝis mian pensmanieron kaj eĉ manĝmanieron (mi veganiĝis antaŭ nelonge). Kaj al ĉiuj gejunuloj mi volas deziri: “Ne hezitu kaj serĉu ĉiam, kaj vi trovos, mi jam trovis multege dank’al la ambaŭ junularaj movadoj: Rotarakto kaj Esperanto”.
Ankaŭ mi volas gratuli organizon, kiu sukcese jam de pluraj jaroj kunigas idealojn de Rotario kaj de esperanto – RADE, Rotaria Amikaro de Esperanto, pere de kiu esperantistoj povas ekscii pri Rotario, Rotarakto kaj Interakto, kaj rotaraktanoj povas ekscii pri esperanto. Mi iam pensis, ke estus interese unuigi ilin ambaŭ, kaj vere surpriziĝis kaj interesiĝis eksciinte, ke jam tiu unuiĝo ekzistas! Konstruante komunumojn – unuigante kontinentojn!”
Kristian Ŝtarkov, Interakta Klubo “Varna”, Bulgario, Distrikto 2482
“Mi nomiĝas Kristian Ŝtarkov, kaj mi loĝas en Varna, la dua plej granda urbo en Bulgario. Mi nun estas 17-jara kaj mi studas ĉe la gimnazio de matematiko en la urbo. Mi interesas pri preskaŭ ĉio – naturaj sciencoj, historio, matematiko kaj mi antaŭ ĉio lernas komputilsciencon.
Mi unue aŭdis pri esperanto kiam mi estis 12-jara, kiam mia instruisto de matematiko parolis kun pli aĝa lernanto pri lingvistiko, kaj ŝi menciis ion pri esperanto. La lernanto respondis “Ho, jes, esperanto, tre interesa lingvo”. Sed mi estis malgranda, mi ne interesiĝis pri tiaj aferoj. La antaŭan jaron, mi hazarde renkontis ion pri esperanto rete, kaj mi esploris la aferon. Mi pensis “Ĉu facila lingvo? Do kial ne lerni?” kaj poste mi komencis lerni ĝin. Ju pli mi lernas esperanton kaj pri la esperanta kulturo, des pli mi ŝatas ĝin kaj pensas ke tiu afero vere gravas. Mi komencis pensi filozofie pri la lingva problemo. Kiam mi iĝis prezidanto de la loka Interakt-klubo, mi povis enkonduki esperanton kaj la ideojn de la esperantistoj, kaj kompreneble, aliaj interaktanoj tre ekŝatis ilin. Baldaŭ oni havos la unuan Interakt-klubon en Bulgario kie ĉiuj parolas la lingvon internacian.
Kaj esperanto povas esti vere utila en Rotario. Ja ekzistas lingva problemo, kaj Rotario ne estas escepto. Esperanto povas plu unuigi rotarianojn, rotaraktanojn, interaktanojn kaj ĉiujn membrojn de la rotaria familio. Mi ege ĝojas ke mi trovis RADE, ke estas aliaj homoj kiuj pensas kiel mi. Ju pli da samideanoj, des pli la efekto.”
Konkludo
En esperanto, estas vorto tre interesa, kiu estis kreita de junuloj, kaj ĝis nun tre uzata pro ĝia tre forta senco: mojosa, kiu signifas “en moderna kaj juna stilo”. Multaj personoj simple malakceptas esperanton kiel internacian lingvon, argumentante, ke ĝi estas morta aŭ ke neniu ĝin parolas. Tamen la kontraŭpruvo estas la fakto, ke ekzistas miloj da junuloj kiuj bone regas la lingvon, kaj kiuj lernis ĝin dum periodo 3- aŭ 4-oble malpli-granda ol la lernado postulata por aliaj naciaj lingvoj – ĉi tiu artikolo estis skribata uzante la lingvon internacian inter mi, Anna kaj Christian. Esperanto estas “mojosa”, ĉar permesas al ni, junuloj, havi libertempon kaj liberecon elekti kion ni volas lerni poste, kaj malfermigas al ni abundajn, nekalkuleblajn oportunecojn interŝanĝi projektojn, kulturojn kaj amikecojn. Ha, amikeco… tio VERE estas mojosa!!!!
Rimarko: Proponu al via klubo aran lernadon de esperanto kaj parolu kun aliaj klubanoj tra la mondo! Tiu sperto povos fariĝi mirinda kaj ni ĉiuj kune kreos la plej grandan internacian projekton! Sendu al ni viajn dubojn kaj sugestojn pere de la retpoŝtadreso: rade@radesperanto.org . Brakumojn!
Leandro FREITAS
Membro de la Rotarakta Klubo São José do Rio Preto “Jardins”, D. 4480, Brazilo, kaj respondeculo pri Rotarakto kaj Interakto ĉe RADE.
26May2011
Posted by Leandro under: Ĝenerala.
En 1932, Herbert J. Taylor, redaktis la kvar etikajn demandojn por solvi problemon, kiun li renkontis en sia entrepreno. Tiun « etikan kompason » la R.I. adoptis kiel respektindajn principojn antaŭ elekti unu aŭ alian projekton.
Jen la kvar demandoj:
1. Ĉu ĝi estas la vero?
2. Ĉu ĝi estas lojala por ĉiuj interesataj?
3. Ĉu ĝi kreskigas bonvolon kaj pli bonan amikecon?
4. Ĉu ĝi estas favora por ĉiuj interesataj?
Ne ĉiuj rotarianoj samopinias pri tiuj principoj ĉar iuj asertas ke la vero estas variigebla, ke la lojaleco estas malfacile dispartigata kaj ke la du lastaj demandoj ne korespondas al la nuntempa funkciado de nia socio. Tamen, malgraŭ tiuj rimarkoj, la plimulto da rotarianoj kaj la oficiala R.I. estas pretaj sin devontigi al la respondoj de la kvar demandoj antaŭ grava decido. Do, kiel rotarianoj ni uzos tiajn demandojn por respondi ĉu R.I. devus adopti esperanton kiel pontolingvon.
1. Ĉu ĝi estas la vero?
Ĉi tie ni devas serĉi la veron pri du problemoj.
Unue, ĉu reale ekzistas lingvoproblemo?
Due, ĉu esperanto estas bona solvo?
Lingvoproblemo, laŭ ĝenerala vidpunkto, estas evidenta ĉar ne ĉiu rotariano povas komuniki per sia nacia lingvo kiam ajn kaj kie ajn. Plie la solvo per regula, samtempa traduko estas ne nur multekosta sed ankaŭ ne ebligos la plurlingvecon de ĉiuj rotarianoj kaj precipe de la estroj. La diverseco de la lingvoj reprezentas barilon al bona komunikado.
Lingvoproblemo laŭ la individua vidpunkto estas ankaŭ evidenta ĉar ne ĉiu rotariano kapablas aŭ havas la oportunecon esti plurlingva. Ne difinita minoritato da rotarianoj havas la ŝancon aŭ kuraĝon lerni unu aŭ plurajn fremdajn lingvojn sed tio ne solvos la lingvan problemon ĉar ili verŝajne ne elektos la samajn lingvojn inter la cent oficialaj naciaj lingvoj.
Praktike ni bezonas do komunan lingvon kiu ankaŭ korespondas al la postuloj de la tri lastaj demandoj t.e. neŭtraleco por esti lojala, facileco por faciligi la bonvolon kaj bonkvalita por favori interŝanĝojn. Hodiaŭ la nura kandidato estas esperanto ĉar ĝi protektas la valorojn de ĉiuj aliaj lingvoj, estas pli facila kaj malmultekosta bonkvalita lingvo.
2. Ĉu ĝi estas lojala por ĉiuj interesataj?
La angla vorto “fair” signifas interalie “sen persona profito, senpartia, honesta”. Mi tradukis per “lojala” kiu signifas “aganta konforme al promesoj, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj”. Mi pensas ke la du vortoj “ĝusta” (konforma al la cirkonstancoj, al la intencata celo) kaj “justa” (respektanta egale kaj senpartie la rajton de aliaj homoj) estus ankaŭ subkomprenataj. Konstante la fakton ke per esperanto ni ĉiuj rezignas nian nacian lingvon aŭ nian avantaĝon kaj ke ni faras samtempe la identan klopodon cele al sama komuna lingvo por povi komuniki egalrajte, ni engaĝiĝas kune sur vojo de respekto de ĉies rajtoj kaj devoj.
3. Ĉu ĝi kreskigas bonvolon kaj pli bonan amikecon?
La bonvolo efektive jam kreskiĝis ekde la elekto de komuna lingvo kaj fari la samajn klopodojn por pli bona komunikado povos nur krei plej bonajn sociajn rilatojn.
4. Ĉu ĝi estas favora por ĉiuj interesataj?
Por monolingvistoj estos bona okazo lerni pli facilan lingvon kaj krome esperanto reprezentas fenestron al pliaj naciaj lingvoj. Certe ja la anglofonaj monolingvistoj devas rezigni pri siaj avantaĝoj. Tamen ili forlasos sian hegemonian pozicion kaj trovos pli grandan malfermon al aliaj kulturoj kaj la admiran rekonon de ĉiuj popoloj.
La poliglotoj ne havos problemojn por iĝi esperantaj parolantoj.
Konkludo
Kial forĵeti proponon kiu jesas al la kvar etikaj demandoj?
Verŝajne pro la fakto ke unue kiu ajn projekto necesas la aprobon de estro kaj ke la kvar demandoj alvenas nur poste por pravigi tiun projekton. La propono enkonduki esperanton provokas ofte jen kaj jen rideton, skeptikecon se ne alian malestiman signon. Rezultas ke tiu propono eĉ ne estas saĝe ekzamenota. Kompreneble tio estas verŝajne pro manko de sufiĉa informo kaj pro la fakto ke tia projekto ŝajnas utopia. Jes, la utopio estus ke de unu tago al la alia R.I. altrudus esperanton kiel pontlingvon. Tiu neatendita decido estus perturbanta por ĉiuj. La plej multo de rotarianoj certe ne lernos esperanton kaj tio estus la demonstro de nia utopio. Do ni devus unuatempe montri al rotarianoj ke nia amikaro funkcias bone danke al komuna lingvo kaj esti ekzemplo por demonstri la valoron, eĉ la plusvaloron, de nia propono. Nur per nia ekzemplo ni povos esperi ke iam la lingvo internacia estos progresive enkondukata inter la radaĵoj de R.I. Nia nova retejo devos esti la malfermita fenestro direkte al demonstrado de la efikeco de nia propono.
Joseph Van der Vleugel
prezidanto de RADE
Aricept® donepezil hydrochloride. Consumer Medicine Information. What is in this leaflet. This leaflet answers some common questions about Aricept. It does
aricept generic aricept online – Canadian Pharmacy – no prescription needed. We accept VISA,
Flonase or flonase generic is a glucocorticosteroids for inhalation and intranasal application. Possesses anti-inflammatory effect, which reduces the severity and
flonase price Buy flonase without prescription, The TED talk of Ethan Zuckerman, the founder of the international blogging site Global Voices, is quite an
15October2010
Posted by vhbsouza under: Artikoloj.
Malgraŭ la grandegaj financaj rimedoj, kiujn ĉiuj landoj de la mondo elspezas por la instruado kaj tradukado de lingvoj, la problemo de la internacia komunikado, eĉ konsiderante la novajn teknologiojn, restas nesolvita .
1. Nuntempe granda parto de la rotarianoj loĝas ekster la regionoj de la angla lingvo, oficiala idiomo de Rotary.
2. En Rotary, la tendenco koncerne la komunikadon, estas daŭre pligrandigi la nombron de la uzataj lingvoj, sen elekti ununuran nacian lingvon, ĉar ni havas Rotariajn Klubojn en 168 landoj. La nuntempa uzo de multaj lingvoj en RI signifas postkuri la problemon kaj ne antaŭvidi definitivan solvon.
3. La respekto pri homaj rajtoj, inkluzive la rajto al la propraj lingvo kaj kulturo, postulas, en la proksima estonteco, komunikadon neŭtralan je internacia nivelo, sen kulturaj aŭ ekonomiaj hegemonioj, je la sama nivelo por ĉiuj popoloj kun malsama gepatra lingvo, por atingi kaj garantii solidarecon, justecon kaj internacian kunlaboron sen diskriminacioj.
4. Nuntempe, en Unuiĝintaj Nacioj, japano, brazilano, italo, finno aŭ etiopo devas formuli siajn pensojn en la lingvo de argentinano, de franco, de ĉino, de arabo, de brito aŭ de ruso. Krom la evidenta diskriminacio, perdo de informoj, malfacilaĵoj en la esprim-maniero, ekzistas la granda kosto de tiu sistemo, sen konsideri la altajn salajrojn de tradukistoj, nek la medi-damaĝojn, ĉar ĉio estas produktita sur papere, farita el celulozo, kiu devenas el arboj, kultivitaj en gigantaj monokulturoj ( Savu Planedon Tero).
5. Esperanto, kiel la telefono, estas bonega komunikad-rimedo, kiel dua lingvo apud la etnaj idiomoj. Ĝi estas malpli kosta, ĉar nenion kostas, estas neŭtrala, facila, klara, bela, inteligenta, logika kaj vere funkcias. Ĝi ne havas “posedanton”, nek ekonomian aŭ politikan potencon. Ĝi vivas en ĉiuj landoj de la mondo en la mensoj de idealistoj, kiuj havas larĝvidon kaj anticipas la estontecon.
La nura lingvo en la mondo kiu kreis popolon, ĉar kutime la popoloj kreas siajn dialektojn, siajn tribajn idiomojn, siajn naciajn lingvojn.
6. Ĉiuj civitanoj havas sian naciecon, sian lokan kulturon, sed samtempe ili estas mond-civitanoj, samnivele kun ĉiuj aliaj; ili ne devas submetiĝi balbutante malbone alies lingvojn, sed povus komunikiĝi per lingvo neŭtrala, kiun ĉiuj lernas rapide pro ĝia facileco, logiko kaj pro ĝia ideologio respektante la lingvajn homajn rajtojn ankaŭ de la malgrandaj popoloj, de la civitanoj de landoj lingve malfortaj.
7. Esperanto ne donas avantaĝojn nur al kelkaj, sed harmonias kun la fundamentaj kriterioj de la “ kvar etikaj principoj” de Rotary, ĉar ĝi estas vera, justa , kreas pli bonan volon kaj sendube pli bonajn amikecojn, krom esti bonfara por ĉiuj.
8. La plej malnova Amikaro de Rotary Internacia estas tiu de la Rotaria Amikaro De Esperanto (RADE), kiuj ek de multaj jaroj renkontiĝas dum la Mondaj Kongresoj de Rotary aŭ vizitas sin reciproke sen iu ajn problemo pri komunikado.
JEN LA ESTONTECO JAM !